Stiloj

Uzu la dekon Stiloj de la flanka breto por apliki, por apliki, krei, redakti kaj forigi formatajn stilojn. Duoble alklaku elementon por apliki la stilon.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Vido - Stiloj

On Formatting bar, click

Icon Styles

Stiloj


Por doki la fenestron Stiloj, ŝovu ties titolan breton al la maldekstra aŭ dekstra flanko de la laborspaco. Por maldokigi la fenestron, duoble alklaku liberan spacon en ĝia ilbreto.

Apriore la panelo Stiloj vidigas la antaŭvidon de la uzeblaj stiloj. Vi povas malŝalti la antaŭvidojn malmarkante la kadron Montri antaŭarigardon sub la listo de stiloj.

Kiel apliki stilon:

  1. Elektu la tekston. Por apliki signan stilon al unu vorto, alklaku la vorton. Por apliki alinean stilon, alklaku la alineon.

  2. Duoble alklaku la stilon en la fenestro Stiloj.

tip

Oni povas atribui fulmoklavojn al stiloj en la langeto Iloj - Adapti - Klavaro.


La ilbreto Stiloj enhavas bildsimbolojn por formati dokumentojn:

Kategorio de stilo

Bildsimbolo Alienaj stiloj

Alineaj stiloj

Vidigas formatajn stilojn por alineoj. Uzu alinestilojn por apliki la saman formatadon, ekzemple tiparon, numeradon, kaj aranĝon al la alineoj en la dokumento.

Bildsimbolo Signaj stiloj

Signaj stiloj

Vidigas formatajn stilojn por signoj. Uzu signajn stilojn por apliki tiparajn stilojn al elektita teksto en alineo.

Bildsimbolo Kadra stilo

Kadraj stiloj

Vidigas formatajn stilojn por kadroj. Uzu kadrajn stilojn por formati kadrajn aranĝojn kaj pozicion.

Bildsimbolo Paĝaj stiloj

Paĝaj stiloj

Vidigas formatajn stilojn por paĝoj. Uzu paĝajn stilojn por agordi paĝajn aranĝojn, inkluzive la ĉeeston de paĝokapoj kaj paĝopiedoj.

Bildsimbolo Lista stilo

Listaj stiloj

Vidigas formatajn stilojn por numeraj kaj bulaj listoj. Uzu listajn stilojn por formati numerajn kaj bulajn signojn kaj por agordi krommarĝenojn.

Bildsimbolo Formatpleniga  reĝimo

Formatpleniga reĝimo

Aplikas la elektitan stilon al la objekto aŭ teksto kiun vi elektis en la dokumento. Alklaku ĉi tiun bildsimbolon kaj ŝovu elektaĵon en la dokumento por apliki la stilon. Por eliri el ĉi tiu reĝimo, ree alklaku la bildsimbolon, aŭ premu je Esc.

Bildsimbolo Nova stilo el elektaĵo

Nova stilo el elektaĵo

Malfermas submenuon kun pluaj komandoj.

Nova stilo per elekto

Kreas novan stilon bazitan sur la formato de la aktuala alineo, paĝo aŭ elektaĵo.

Ĝisdatigi stilon

La mane formatitaj atributoj de la teksto ĉe la kursora pozicio en la dokumento aldoniĝos al la stilo elektita en la fenestro Stiloj.

Ŝargi stilon

Malfermas la dialogon Ŝargi stilon, por importi stilojn el alia dokumento.

tip

Plua informo pri stiloj.


Aplikitaj stiloj

Assigns a style to the current paragraph, selected paragraphs, or to a selected object.