Linuks-Mandrejko

Instalada instrukcio

Deviga konfiguraĵo

Instalado de Linuks-Mandrejkon estas, plejofte, tiel simpla kiel enŝovi la Instalada KD en via KD-ROM-a drajvo, kaj restarti vian komputilon. Bonvole vidu metodo 1.

Tamen estas aliaj manieroj por instali Linuks-Mandrejkon. Vi devus provi ilin laŭ ĉi tiu ordo:

  1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM
  2. Lanĉu instaladon de Vindozo 95/98/ME
  3. Lanĉu instaladon de MS-DOS
  4. Faru ŝargdisketon de Vindozo
  5. Aliaj instalmanieroj


1. Lanĉu instaladon rekte de KD-ROM

La Instalada KD-ROM estas startebla. Plejofte, vi povas simple enŝovi la KD-ROM en la drajvon kaj restartu la komputilon. Obeu la instrukcion montratan ĉe la ekrano: premu la Eniga klavo por starti la instaladon, aŭ premu F1 por pli da helpo.

NOTU: Sur iom da porteblaj komputiloj, la sistemo eble ne restartas de la KD. Tiuokaze, vi devus prepari ŝargdisketon

[komenco de ĉi tiu paĝo]


2. Lanĉu instaladon de Vindozo 95/98/ME

Vi nur devus enŝovi la unuan KD-ROM. Fenestro devus ekaperi aŭtomate. Se ne, lanĉu D:\dosutils/autorun.exe (supozante ke via KD-ROM estas drajvo D:).

Elektu Complete installation (Plena instalado) por lanĉi la norman instaladon de Linuks-Mandrejko.

Alie, elektu Linux for Windows (Linukso por Vindozo) instaladon se vi ne deziras dispartigi vian fiksitan diskon; tiu programo kreos du dosierojn ĉe via Vindoza subdisko por Linukso; tamen, ĝi estas pli malrapida ol la Plena instalado, kaj se vi devus reinstali Vindozon, vi perdos vian Linuks-Mandrejkan sistemon ...

[komenco de ĉi tiu paĝo]


3. Lanĉu instaladon de MS-DOS

Se vi havas MS-DOS ĉe via komputilo, vi povas komenci la instaladan sistemon rekte de la KD-ROM sen uzi iujn disketojn.

Por fari ĉi tion (supozante ke via KD-ROM estas drajvo D:), uzu la sekvantajn ordonojn:

C:\> D:
D:\> cd \dosutils\autoboot
D:\dosutils\autoboot> autoboot.bat

Notu ke ĉi tiu metodo ne funkcios se vi lanĉas ĝin de DOS-a fenestro sub Vindozo. Por instali de Vindozo, bonvole uzu la instrukciojn sub maniero 2.

[komenco de ĉi tiu paĝo]


4. Faru ŝargdisketon de Vindozo

Se via komputilo ne povas restarti de la KD-ROM kaj la antaŭaj metodoj ne sukcesis, vi devas fari ŝargdisketon sub Vindozo jene:

Por komenci la instaladon, enŝovu la KD-ROM-on en la drajvon, aldone al la ŝargdisketon se bezonata, poste restartu la komputilon.

[komenco de ĉi tiu paĝo]


5. Aliaj instalmanieroj

Se ial ajn la antaŭaj metodoj ne taŭgas por vi (vi ne ŝatas grafikan instaladon aŭ vi deziras uzi perretan instaladon aŭ ktp ...), vi ankaŭ bezonos fari ŝargdisketon :

xxxxx.img estas la imaga dosiero:

[komenco de ĉi tiu paĝo]


Vi ankaŭ povas uzi teksto-reĝiman instaladon se, ial ajn, vi spertas problemojn uzate la defaŭltan grafikan instaladon. Por uzi ĝin, tajpu: F1 ĉe la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano, kaj poste text ĉe la prompto.

Se vi bezonas savi vian ekzistantan Linuks-Mandrejkan sistemon, enŝovu vian Instaladan KD-ROM (aŭ iu ajn rilatan disketon), tajpu F1 ĉe la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano, kaj poste rescue ĉe la prompto.

Vidu http://www.linux-mandrake.com/drakx/README por pli teknika informo.


Jen la ĉefaj etapoj de la instalado:

  1. Enŝovu vian instaladan KD-ROM (aŭ Instaladan Disketo se bezonata) kaj restartu vian komputilon.
  2. Klaku 'Enter' kiam la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano aperas kaj zorge obeu la instrukcion kiu aperas sur la ekrano.
  3. Kiam la instalado estas finita forprenu la KD-ROM kiam ĝi estas elpelata (kaj iuj ajn disketon se vi havas disketon en via drajvo); via komputilo devus restarti.
  4. Linukso devus lanĉi. Poste vi povas "Saluti" al via komputilo kiel "root" aŭ iu ajn uzulo kiu vi kries dum instali.

Grava noto : la "root" salutnomo donas al vi libera atingo al via Linuksa sistemo. Ne uzu ĝin krom por konfiguri aŭ administri Linukson. Por ĉiutaga uzado, uzu normalan uzantan salutnomon kreinta per la "adduser SALUTNOMO" (aldonu salutnomon) kaj "passwd SALUTNOMO" (ŝanĝu pasvorton) ordonojn.

Bonŝancon kun Linuks-Mandrejko !

[komenco de ĉi tiu paĝo]


Por subteno pri instalado vidu la Mandrejkan difusiĝ-liston kaj FAQs (Oftaj Demandoj) ĉe la Mandrekja TTT-servilo: